daŭro: 7mn52
Tiu filmo estis registrita en la studio de
Vinilkosmo / La Trappe okaze de la registrado de la voĉoj kaj miksado de la disko "Pli ol nenio" de Martin & la Talpoj, la unua solodisko de Martin Wiese de Persone.
Akompanata de La Talpoj, Martin elektis rokon melodian kaj foje eĉ "grunĝan" el kiu aperas reliefe, persone, lia voĉo kaj lirikoj, tre tipe rekoneblaj... la fanoj de Persone estos sendube ravitaj !
Menciindas ke la disko krom la 12 titoloj enhavas du videofilmetojn (ĉi tiun kaj alian realigitan de Rogener Pavinski de Kosmuzik' dum KEF 2005 en Helsinko) kaj ankaux MP3an elektro-remikson de "Homoj kiel mi" fare de Dĵ Roĝer Borĝes.
La disko disponeblas ĉe
Vinilkosmo, kie vi povos rekte mendi ĝin.
Ĝuu la muzikvideon kaj vizitu Martin ĉe
www.myspace.com/martinwiese !
Vi trovos pliajn informojn pri la artistoj en la
Artista Datenbazo .
Spektu la filmon en pli granda fenestro :
800x600
|
1024x768
|
1280x1024
| Tiu filmo respektas la aŭtorrajtojn.
Ĉiuj aŭtorrajtoj de la protektataj verkoj uzataj en tiu filmo estas rezervataj.
Krom permeso, ĉiu uzo de la verkoj aliaj ol individuaj reprodukato kaj konsultado estas malpermesataj. |
|
Publikigita en
Muziko
|
Sendi al amiko |
6407 komentoj »
Por voĉdoni : alklaku jenan vinjeton (por malbona noto: klaku maldekstran vinjeton, tre bona noto, klaku dekstran vinjeton).
Atentu! vi rajtas voĉdoni nur unu fojon!
27
voĉdono(j) : 4.7/5