Reen al ĉefpaĝo

Tiuj paĝoj prezentas diversajn filmojn en Esperanto. Laŭ la rapideco de via ret-aliro, necesas atendi kelkajn sekundojn aŭ pli antaŭ la komenciĝo de la filmo.
Viaj komentoj estas bonvenaj. Ankaŭ viaj filmoj: ne hezitu proponi ilin!
Por vidi la filmojn, la kromprogramo Macromedia Flash Player estas necesa.

Negro Pou La Vi

daŭro:5mn30
La grupo Negro Pou La Vi (Nigra Por La Viv') el Maŭricio insulo (Hinda Oceano) prezentas sian kanton "La Persisto" (Persévérance) en Esperanto. La koncerto okazis la 21-an de januaro 2006 en Svislando. Esperanta traduko de la originalaj paroloj de la kanto el la kreola lingvo: fare de Stefano Keller.
Realigo de la video: Studio-Pro.ch
Kompleta teksto de la kanto troviĝas sur la paĝo: http://www.studio-pro.ch/La_Persisto.html.

Vi bezonas Macromedia Flash Player por spekti tiun filmon.

Spektu la filmon en pli granda fenestro : 640x380 |

Jen la paroloj de la kanto:

Negro Pou La Vi (Nigra Por La Vivo): "La Persisto"
Muziko, teksto originala verkitaj en la kreola lingvo fare de: Tony Farla
Traduko, adapto al esperanto: Stefano Keller
© Tony Farla & Stefano Keller
Video: © 2006 Studio-Pro.ch

Gejunuloj de la mondo
Jes, ĉiuj de la homa ras'
Vi persistu por sukcesi
Viajn revojn realigi

Da malfacilaĵ' la viv' ja plenas
Sed ne rezignu vi pro tio
Levu vin forte se vi falas
Daŭrigu kun energio

La viv' ofte malfacilas
Restu tamen pozitiva junular'
Obstaklojn vi ja ne timu
Atingos lumon vi dum la vojaĝ'

Kun la esper', fido vivu ĉiam
Ne malpaciencu iam
Nur kuraĝe vi sukcesos
Bone konsciiĝu pri tio vi jam

La persisto, la persisto
Ĉiam vi pensu nur pri ĝi,
La persisto, la persisto
Alportos la sukceson al vi (2-foje)

Gepatrojn viajn vi plezurigu
Sin oferis ili por via sukces'
Nenio venis al ili donace
Prenu la ekzemplon de supre

Riĉigu vin per la lernado
Plenigu vin da bonaj sentoj
Ne plu senzorgan fuŝamuzon
Levu jam vin, ekiru antaŭen

La viv' ofte malfacilas
Restu tamen pozitiva junular'
Obstaklojn vi ja ne timu
Atingos lumon vi dum la vojaĝ'

Kun la esper', fido vivu ĉiam
Ne malpaciencu iam
Nur kuraĝe vi sukcesos
Bone konsciiĝu pri tio vi jam

La persisto, la persisto
Ĉiam vi pensu nur pri ĝi,
La persisto, la persisto
Alportos la sukceson al vi (3-foje)

Prenu nun da temp' pensu pri futur'
Juĝu nun vi mem, iru al destin'
Restu pozitiva por atingi la cel'
Ne perdu kuraĝ', venku timojn mem !

La persisto, la persisto
Ĉiam vi pensu nur pri ĝi,
La persisto, la persisto
Alportos la sukceson al vi (4-foje)

Tiu filmo respektas la aŭtorrajtojn. Ĉiuj aŭtorrajtoj de la protektataj verkoj uzataj en tiu filmo estas rezervataj. Krom permeso, ĉiu uzo de la verkoj aliaj ol individuaj reprodukato kaj konsultado estas malpermesataj. sesam

Por voĉdoni : alklaku jenan vinjeton (por malbona noto: klaku maldekstran vinjeton, tre bona noto, klaku dekstran vinjeton). Atentu! vi rajtas voĉdoni nur unu fojon!
35 voĉdono(j) : 4.77/5

Esperanto Desperado: Ska-virino

daŭro:5mn19
Tiu filmo venas de la unua KD de la antaŭa grupo Esperanto Desperado. Kim kaj Brian nun estas en la grupo Hotel Desperado tamen Amir plu estas en Esperanto Desperado.

Tiu disko aperis dank'al Eurokka kaj Vinilkosmo. Legu kaj aŭskultu pliajn informojn pri tiu grupo ĉe www.myspace.com/hoteldesperado

La disko disponeblas ĉe Vinilkosmo, kie vi povos rekte mendi ĝin. Vi trovos pliajn informojn pri la artistoj en la Artista Datenbazo.

Vi bezonas Macromedia Flash Player por spekti tiun filmon.

Spektu la filmon en pli granda fenestro : 800x600 | 1024x768 | 1280x1024

Tiu filmo respektas la aŭtorrajtojn. Ĉiuj aŭtorrajtoj de la protektataj verkoj uzataj en tiu filmo estas rezervataj. Krom permeso, ĉiu uzo de la verkoj aliaj ol individuaj reprodukato kaj konsultado estas malpermesataj. sesam

Por voĉdoni : alklaku jenan vinjeton (por malbona noto: klaku maldekstran vinjeton, tre bona noto, klaku dekstran vinjeton). Atentu! vi rajtas voĉdoni nur unu fojon!
32 voĉdono(j) : 4.44/5

Martin kaj la talpoj

daŭro: 7mn52
Tiu filmo estis registrita en la studio de Vinilkosmo / La Trappe okaze de la registrado de la voĉoj kaj miksado de la disko "Pli ol nenio" de Martin & la Talpoj, la unua solodisko de Martin Wiese de Persone.
Akompanata de La Talpoj, Martin elektis rokon melodian kaj foje eĉ "grunĝan" el kiu aperas reliefe, persone, lia voĉo kaj lirikoj, tre tipe rekoneblaj... la fanoj de Persone estos sendube ravitaj !
Menciindas ke la disko krom la 12 titoloj enhavas du videofilmetojn (ĉi tiun kaj alian realigitan de Rogener Pavinski de Kosmuzik' dum KEF 2005 en Helsinko) kaj ankaux MP3an elektro-remikson de "Homoj kiel mi" fare de Dĵ Roĝer Borĝes.
La disko disponeblas ĉe Vinilkosmo, kie vi povos rekte mendi ĝin. Ĝuu la muzikvideon kaj vizitu Martin ĉe www.myspace.com/martinwiese !
Vi trovos pliajn informojn pri la artistoj en la Artista Datenbazo .

Vi bezonas Macromedia Flash Player por spekti tiun filmon.

Spektu la filmon en pli granda fenestro : 800x600 | 1024x768 | 1280x1024

Tiu filmo respektas la aŭtorrajtojn. Ĉiuj aŭtorrajtoj de la protektataj verkoj uzataj en tiu filmo estas rezervataj. Krom permeso, ĉiu uzo de la verkoj aliaj ol individuaj reprodukato kaj konsultado estas malpermesataj. sesam

Por voĉdoni : alklaku jenan vinjeton (por malbona noto: klaku maldekstran vinjeton, tre bona noto, klaku dekstran vinjeton). Atentu! vi rajtas voĉdoni nur unu fojon!
27 voĉdono(j) : 4.7/5

Trumpeto

daŭro : 5mn52
Klaŭna prezentado de trumpeto.

Vi bezonas Macromedia Flash Player por spekti tiun filmon.

Spektu la filmon en pli granda fenestro : 800x600 | 1024x768 | 1280x1024

Por voĉdoni : alklaku jenan vinjeton (por malbona noto: klaku maldekstran vinjeton, tre bona noto, klaku dekstran vinjeton). Atentu! vi rajtas voĉdoni nur unu fojon!
17 voĉdono(j) : 2.29/5

Supernova: Pasio en katen’

Daŭro: 3mn41

Supernova estas freŝa rokbando el Brazilo, en kiu anas Rogener Pavinski (voĉo kaj basgitaro), Ale Mancini (elektrogitaro) el campinas ambaux en Brazilo kaj Roĝer Borĝes (drumo kaj sintezilo) brazilano loĝanta en Madrido/ Hispanio.
La tekstaro estis kunverkita kunlabore kun Jimes Milanez.
La projekto de la muzikgrupo Supernova naskiĝis en 2004, kaj la albumo estis registrita dum 3 jaroj en diversaj studioj de Eŭropo kaj Ameriko kaj finfine lanĉita en Oktobro 2006 de Vinilkosmo. La sono estas sufiĉe elektro-roka, kun vigla voĉo, frapaj gitaraj akordoj kaj ritmo, kun elstara muzikproduktado.
La unua titolo de la disko nomiĝas “Pasio en Katen’”, kanzono kiu malfermas la diskon kaj estas bona enkonduko al la muzikstilo de la bando. Krom la 13 kantojn kiuj konsistas la albumo, la disko ankaŭ enhavas la unuan profesie realigitan muzikvideon en Esperanto de la brazila produktejo Kosmuzik', kaj pro tio tiu albumo jam tuj fariĝas vera mejloŝtono en la historio de nia movado.

La disko mendeblas rekte ĉi tie : http://www.vinilkosmo.com//?disc=vkkd86&lng=e

Vi bezonas Macromedia Flash Player por spekti tiun filmon.

Spektu la filmon en pli granda fenestro : 640x360

Tiu filmo respektas la aŭtorrajtojn. Ĉiuj aŭtorrajtoj de la protektataj verkoj uzataj en tiu filmo estas rezervataj. Krom permeso, ĉiu uzo de la verkoj aliaj ol individuaj reprodukato kaj konsultado estas malpermesataj. sesam

Por voĉdoni : alklaku jenan vinjeton (por malbona noto: klaku maldekstran vinjeton, tre bona noto, klaku dekstran vinjeton). Atentu! vi rajtas voĉdoni nur unu fojon!
58 voĉdono(j) : 4.4/5