Freneza semajno - Duoble Unu
De Vinilkosmo, en Muziko -# 106 - RSS
daŭro:1mn47
Duoble Unu invitas vin daŭrigi la vojaĝojn helpe de originalaj muziktitoloj, kiuj ampleksas diversajn muzikĝenrojn de la infankanto ĝis la engaĝita kanzono, kun muzika vasto, kiu revekigas en aŭskultantoj la sentojn, memorojn kaj notojn el la tuta mondo!
Kiel en la koncertoj de Tra la Mondo (popolaj kanzonoj en 18 lingvoj), ĉiu kanto havas sian propran universon. Sursceneje tiu diverseco estas tamen perita nur de du personoj, danke al la redono kaj uzado de perkutiletoj, kiuj kompletigas la akordionon, gitaroj kaj kantadon. Surdiske la diversaj muzikaj koloroj estas substrekataj pere de niaj muzikaj amikoj : 30 el ili partoprenis en la produktado de la kodisko!
La stiloj kaj temoj estas diversaj (afrika popolmuziko, roko, baladoj, itala muziko, ĵazo, ktp...) pri infanoj: la alfabeto, krudeco al infanoj, akvopolucio, profitfarado kaj pri media rubo ktp... Cxiuj tekstoj kaj muzikaĵoj estas verkitaj de Patrik Delabi kaj de Fransuxaz' Rochette.
Ĉar tio estas « KD ekstra » (KD kun kromaĵoj), vi trovos ene, legeblaj per komputilo : tiun ĉi videon de la titolo "Freneza semajno", fotaron, karaokeajn versiojn de du kanzonoj, tekstojn kaj kelkajn partiturojn.
Tiu Nova disko disponeblas ĉe Vinilkosmo.

Spektu la filmon en pli granda fenestro : 800x600
21 voĉdono(j) : 3.71/5

Komentoj
#1 - la 19an de decembro 2008, de kitzOgen
#2 - la 17an de junio 2010, de abercrombie london
#3 - la 26an de aŭgusto 2010, de tool bag manufacturer
#4 - la 31an de aŭgusto 2010, de Sodium Thiosulfate
#5 - la 31an de aŭgusto 2010, de acrylic acid maleic acid copolymer supplier