Reen al ĉefpaĝo

Tiuj paĝoj prezentas diversajn filmojn en Esperanto. Laŭ la rapideco de via ret-aliro, necesas atendi kelkajn sekundojn aŭ pli antaŭ la komenciĝo de la filmo.
Viaj komentoj estas bonvenaj. Ankaŭ viaj filmoj: ne hezitu proponi ilin!
Por vidi la filmojn, la kromprogramo Macromedia Flash Player estas necesa.

Llibert Puig

daŭro: 2mn15
Intervjuo al Llibert Puig, kasisto de Kataluna Esperanto-Asocio kaj historia movadano, dum la kursfina vespermanĝo de Esperanto-Centro Sabadell.

Vi bezonas Macromedia Flash Player por spekti tiun filmon.

Spektu la filmon en pli granda fenestro : 800x600 1024x768 1280x1024

Pliaj informoj ĉe www.esperanto.cat/kistv

Por voĉdoni : alklaku jenan vinjeton (por malbona noto: klaku maldekstran vinjeton, tre bona noto, klaku dekstran vinjeton). Atentu! vi rajtas voĉdoni nur unu fojon!
9 voĉdono(j) : 3.56/5

Freneza semajno - Duoble Unu

daŭro:1mn47
Duoble Unu invitas vin daŭrigi la vojaĝojn helpe de originalaj muziktitoloj, kiuj ampleksas diversajn muzikĝenrojn de la infankanto ĝis la engaĝita kanzono, kun muzika vasto, kiu revekigas en aŭskultantoj la sentojn, memorojn kaj notojn el la tuta mondo!
Kiel en la koncertoj de Tra la Mondo (popolaj kanzonoj en 18 lingvoj), ĉiu kanto havas sian propran universon. Sursceneje tiu diverseco estas tamen perita nur de du personoj, danke al la redono kaj uzado de perkutiletoj, kiuj kompletigas la akordionon, gitaroj kaj kantadon. Surdiske la diversaj muzikaj koloroj estas substrekataj pere de niaj muzikaj amikoj : 30 el ili partoprenis en la produktado de la kodisko!
La stiloj kaj temoj estas diversaj (afrika popolmuziko, roko, baladoj, itala muziko, ĵazo, ktp...) pri infanoj: la alfabeto, krudeco al infanoj, akvopolucio, profitfarado kaj pri media rubo ktp... Cxiuj tekstoj kaj muzikaĵoj estas verkitaj de Patrik Delabi kaj de Fransuxaz' Rochette.
Ĉar tio estas « KD ekstra » (KD kun kromaĵoj), vi trovos ene, legeblaj per komputilo : tiun ĉi videon de la titolo "Freneza semajno", fotaron, karaokeajn versiojn de du kanzonoj, tekstojn kaj kelkajn partiturojn.
Tiu Nova disko disponeblas ĉe Vinilkosmo.

Vi bezonas Macromedia Flash Player por spekti tiun filmon.

Spektu la filmon en pli granda fenestro : 800x600

Por voĉdoni : alklaku jenan vinjeton (por malbona noto: klaku maldekstran vinjeton, tre bona noto, klaku dekstran vinjeton). Atentu! vi rajtas voĉdoni nur unu fojon!
21 voĉdono(j) : 3.71/5