daŭro:6mn31
Ni prezentas videosesion de la nova albumo de Jacques Yvart "Invito por vojaĝo". Por sia 26a albumo Jacques Yvart elektis Esperanton. Tio ne estas lia unua provo en la internacia lingvo, sed "Yvart kantas Brassens" (VKKD19) datumis jam de 1998!
Helpe de rimarkinda elekto de kanzonoj, Jakvo evoluigas unu el siaj preferataj temoj: la vojaĝadon. Oni tiel trovas do kaj kanzonojn de Leonard Cohen (Birdo sur drato), de Johnny Cash (Diamantoj), de Georges Moustaki (Mia liber'), de Georges Brassens (La ĉevaleto) kaj liajn proprajn elektitajn komponaĵojn el la plej bele adaptitaj en Esperanton: (En la valo de l' rozoj, Oe, oe en la ŝipo!, Magelanoj de l'Universo, ktp.), krome menciendas kelkaj poemoj enmuzikigitajn de li, ekz. "La invito por vojaĝo" de Charles Baudelaire, kiu donas eĉ la titolon al la albumo.
La tekstaj adaptistoj, Rikardo Cash, Roel Haveman, Marcel Redoulez kaj Ĵak Le Puil, faris rimarkindan laboron kaj foje estas tre proksime al la originaloj, kio ne estas facila afero, precipe se temas pri kanzonoj.
La muzikista skipo, gvidata de Olivier Gérardin, estas menciinda kaj donas al ĉiu kanzono la ĝustan etosan tonon poluritan en la studio de la Trappe/Vinilkosmo fare de Triboulet. Krom la 15 titoloj, tiu "KD ekstra" entenas, la karaokeajn versiojn de ĉiuj titoloj kaj ankaŭ ĉi tiun videosesion realigitan dum la registrado en la studio.
Disko disponenblas ĉe vinilkosmo.com.
Pliaj informoj en la paĝo de la artista datenbazo
kaj laste ni invitas vin viziti la myspace paĝon de vinilkosmo.
Spektu la filmon en pli granda fenestro :
800x600
|
1024x768
| Tiu filmo respektas la aŭtorrajtojn.
Ĉiuj aŭtorrajtoj de la protektataj verkoj uzataj en tiu filmo estas rezervataj.
Krom permeso, ĉiu uzo de la verkoj aliaj ol individuaj reprodukato kaj konsultado estas malpermesataj. |
|
Publikigita en
Muziko
|
Sendi al amiko |
neniu komento »
Por voĉdoni : alklaku jenan vinjeton (por malbona noto: klaku maldekstran vinjeton, tre bona noto, klaku dekstran vinjeton).
Atentu! vi rajtas voĉdoni nur unu fojon!
12
voĉdono(j) : 4.58/5